Enkonduka Filmo pri Esperanto

Jen filmo kiu helpos al vi eklerni Esperanton kun bazaj vortoj kaj frazoj.

This entry was posted in Misc and tagged , . Bookmark the permalink.

2 Responses to Enkonduka Filmo pri Esperanto

  1. John M says:

    Neniam ir al alporti vin supre.

  2. Bully says:

    Bela junulino en blua vesto eliris el la domo, kaj ekmarŝis malrapide trans la teraso al la loko, kie sidis Elsa Keith kun Martin Rossiter sub la ombro de la granda acerplatano. Elsa kaj Martin fianĉiĝis antaŭ kelkaj tagoj, kaj ĝenerale oni trovis ilin, je tiu horo, kune sidantaj en iu ombroplena loko.

    “Kio do ĉagrenas Betty?” diris Elsa. “Ŝi aspektas maltrankvila.”

    Martin turnis la kapon.

    “Ĉu tio estas via amikino, f-ino Silver? Kiam ŝi alvenis?”

    “Hieraŭ vespere. Ŝi restos unu monaton. Kio estas al vi, Betty? Jen Martin. Li nepre plaĉos al vi.”

    Betty Silver ridetis. Ŝia mieno estis kutime pensema, sed kiam ŝi ridetis, ŝia vizaĝo eklumis, kaj nesuspektita kaveto montriĝis sur ŝia mentono.

    “Kompreneble li plaĉos al mi,” ŝi diris.