Bonvenon al la Nova Versio de Mia Blogo!

Saluton, ĉiuj! Unu el miaj novjaraj celoj estis lerni alian lingvon, kaj mi decidis ke tiu estu Esperanto! Ĝi estas mirinda lingvo kun fascina strukturo, kaj mi antaŭĝuas povi legi, skribi, paroli, kaj kompreni ĝin flue. Kompreneble la plej bona metodo lerni lingvon estas tuta trempiĝo, do ekde nun mi skribos nur en Esperanto. Ĉar mi ankoraŭ skribos pri la samaj temoj – tabulludoj, Lego-brikoj, politiko, la hundo – vi sufiĉe facile komprenos, kaj eble eĉ ankaŭ eklernos iom da Esperanto survoje! (Se vi volas lerni pli rapide, vizitu lernu.net por bonega komenco.) Esperanto estas la lingvo de la estonteco, kaj ĉar mi celas vivi en la estonteco, mi celas majstri ĝin! Ĝuu!

This entry was posted in Site and tagged . Bookmark the permalink.

6 Responses to Bonvenon al la Nova Versio de Mia Blogo!

  1. John M says:

    Mi volas laŭdi vin por via decido lerni ĉi tiu mirinda lingvo. Mia espero estas tio, ke iun tagon ĉiuj blogoj estos skribita en Esperanto tiel, ke ili estos universale alirebla.

  2. Lanf says:

    Uh…omlette du fromage!

  3. David Thiel says:

    Let me know how the new language works out for you, Dave.

  4. Bully says:

    En multaj lokoj de Ĉinio estis temploj de drako-reĝo. Dum trosekeco oni preĝis en la temploj, ke la drako-reĝo donu pluvon al la homa mondo. Tiam drako estis simbolo de la supernatura estaĵo. Kaj pli poste, ĝi fariĝis prapatro de la plej altaj regantoj kaj simbolis la absolutan aŭtoritaton de feŭda imperiestro. La imperiestro pretendis, ke li estas filo de la drako. Ĉiuj liaj vivbezonaĵoj portis la nomon drako kaj estis ornamitaj per diversaj drakofiguroj. Nun ĉie en Ĉinio videblas drako-ornamentaĵoj kaj cirkulas legendoj pri drakoj.

  5. russ says:

    Nu ŝajnas ke iuj el viaj komentintoj ne tre kredas je Esperanto, do eble mi aldonu komenton por kvazaŭ subteni vin dum ĉi tiu ŝanĝo. Bonŝancon! (Kaj ĝuu la tagon! Kvankam temas pri ŝerco, mi vere kuraĝigas vin lerni la lingvon…)